PhotoBlog homepage
Your free PhotoBlog!

quick archives

Adrenalino's PhotoBlog

A picture a day keeps the doctor away ...

search this blog

home | archives | about Adrenalino

recent posts

 Biografio Zamenhof  |  Dec 04, 2008 - 12:47 pm 04/12/2008

my categories

Biografio Zamenhof

E-mail this picture to a friende-mail to a friend

Zamenhof naskiĝis en la Ulica Zielona 6 en la urbo Bjalistoko, kiu situis tiam en la Rusa Imperio (nun en Pollando). Lia naskiĝtago estis la 3-a de decembro laŭ la julia kalendaro, la 15-a de decembro laŭ la gregoria kalendaro kaj la 19-a de kislevo laŭ la juda.
Li estis filo de lingvoinstruisto Mordeĥaj Zamenhof (kiu ruse preferis Marko) kaj Rozalio (naskita Sofer). Lia familio estis judoj el la Granda Duklando de Litovio, sed ne konsideris sin litovlingvanoj. Liadire, li estis "ruslanda hebreo".
Lia patrino parolis al li en la jida lingvo, lia patro en la rusa, en kiu okazis ankaŭ la instruado de Zamenhof. Li iam diris, ke li ŝatas la rusan super ĉiuj aliaj lingvoj, sed pli poste li konfesis, ke la «ĵargono» (t.e. la jida) estas plej kara al lia koro. En letero de la 8a de marto 1901 (al Th. Thorsteinsson) Zamenhof skribis: "Mia gepatra lingvo estas la rusa; sed nun mi parolas pli pole..." Al liaj gefiloj hejme li parolis pole. Krome li lernis frue la germanan kaj la francan, la hebrean, cetere en la lernejo la malnovan grekan, latinan kaj anglan. Ŝajne li havis iom da scioj en la hispana, litova kaj en Volapuko.
Li parolis laŭ propra eldiro flue la polan, rusan kaj germanan, iom malpli bone la francan. Oni diras ke Zamenhof havis etan siblo-problemon ("z-balbuton").
Li studis medicinon en Moskvo (1879-1881) kaj Varsovio (1881-1885). Li fakuliĝis pri okulkuracado interalie en Vieno.
Komence Zamenhof estis rusema, sed pro la pogromoj de 1881/82 li aliĝis al la frua cionisma movado, alvokante la judojn elmigri komune al alia lando por krei judan ŝtaton. Komence li pensis pri ia loko en Ameriko, poste pri Palestino. Sed en 1885 li turnis sin (denove) al internaciismaj projektoj, taksante cionismon nereala. La lingva flanko de lia strebado fariĝis la lingvo Esperanto, la idea flanko la "homaranismo".

Keywords: Biografio, LKuiz , Lazaro, Zamenhof

Warning IconOnly registered PhotoBloggers can post comments ...
  • If you don't have a PhotoBlog account yet, click here.
  • Otherwise, click here to login.

sample photoblogs

 FOTO  |  Last updated on  Dec 26, 2008 - 04:27 pm FOTO c o r n e r s  |  Last updated on  Dec 26, 2008 - 01:46 am corners The fascination of light and shadow  |  Last updated on  Dec 24, 2008 - 04:15 pm Light_and_Shadow street*art  |  Last updated on  Dec 07, 2008 - 11:32 pm streetart .written on the body.  |  Last updated on  Nov 17, 2008 - 03:07 pm bodyart

latest blogs

© PhotoBlog & Omeyocan 2008, All Rights Reserved
terms and agreements | contact us | FAQ | partners | Valid XHTML 1.0 & Valid CSS valid.

Deutsch | English | Español | Italiano | Nederlands | Português